Laŭ diversaj gradoj, la Naŭa de Aŭgusto en Bulonjo-ĉe-Maro signis la aprobon pri la ĉefaj simboloj de nia lingvokomunumo: la Libro, la Flago, la Himno.
Por la raŭmistoj, la Deka de Aŭgusto en Ĉaŭdefono estas, ideale kaj nature, la Tago tuj post la Bulonja. La Pakto por la Esperanta Civito en 1998 relanĉis la spiriton de 1905, la spiriton kiu ne videblas en la Bulonja Deklaracio mem, sed kiu vivis plene en la unua Universala Kongreso.
Tial nature la penso iras al tiu konkreta manifestiĝo pri la esperanta identeco, kiuj estis la pioniraj UKoj. Aldone, al ilia demokratia spirito, ĉu rekta (ĝis inkluzive 1910) ĉu reprezenta (bazita sur la delegoj de lokaj societoj) ĝis 1922, kiam la kontrakto de Helsinko kreis kupolon pli kaj pli izolotan de la popolo, meze de la kreskanta diverĝo kun la laborista movado. Kaj la penso iras ankaŭ al tiu paragrafo de la Manifesto de Raŭmo kiu parolas pri la kongresoj “kiel vojo al kresko”.
Ĉu tiuj pensoj kongruas kun la nuntempaj UKoj? Bedaŭrinde ne. La Universala Kongreso hodiaŭ estas nek modelo de demokratia vivo, nek momento de vere kvalita kresko, nek realigo de homarana Esperantujo.
La bezono de demokratio, kies ĉefa karakterizo estas la kapablo kunlaborigi la minoritatajn kaj opoziciajn voĉojn, anstataŭ estingi ilin per marĝenigo (tra ignorado aŭ insultado), estas la esenco de la Pakto celanta konstrui la Esperantan Civiton.
Sed starigi la Civiton signifas ankaŭ altigi la kvalitan kaj kulturan nivelon de la esperantistaro. Alporti la fonton de la klereco al tiuj kiuj soifas je kleriĝo. Tion la Pakto stimulas kaj faciligas, kiel okazas inter paktintaj establoj en Eŭropo kaj aliaj paktintoj en Afriko.
Mi aparte ĝojas ke el Venezuelo kaj Meksiko, sed ankaŭ Argentino kaj Brazilo, do el Latin-Ameriko, venas tre kuraĝigaj signaloj. La aliĝo al la Pakto fare de Meksika Esperanto-Federacio pruvas ke la landaj asocioj estas pli maturaj ol certaj gvidantoj kaj burokratoj en Eŭropo. Baldaŭ aliaj landaj kaj regionaj societoj petos la aliĝon al la Pakto. Ĉiuj estos bonvenaj, por konstrui kune la novan Esperantion, la demokration sen burokratio.
Prof. d-ro habil. Walter Zelazny, Konsulo de la Esperanta Civito,
Rektoro de la Supera Altlernejo de Sociaj Sciencoj en Tyczyn (Pollando)