HeKo 627 7-C, 21 dec 16
La eliranta Konsulo, Marie-France Conde Rey, kaj la eniranta Konsulo, Chamberline Nguefack, sendis hodiaŭ ĉi tiun mesaĝon al la Estraro de TEJO, pere de ties prezidanto Michael Boris Mandirola:
Estimataj,
Nome de la Esperanta Civito, ni gratulas pro la definitiva sendependiĝo de TEJO, bondezirante por ĝiaj estontaj evoluo kaj sukceso, precipe dum la naskiĝonta nova jaro 2017.
Ni esperas kiom eble plej multe da kunlaboremo inter niaj establoj kaj membroj.
Marie-France Conde Rey, eliranta Konsulo
Chamberline Nguefack Zedong, eniranta Konsulo