Malfacila konjunkturo por la junulara sekcio de UEA: la redaktorino de “Kontakto” subite rezignis pri la posteno, kaj la teknikisto de la informa sistemo AKSO (bazo de la grandioza retejo kostinta jam pli ol cent mil eŭrojn) maldungiĝis fine de aprilo 2025.
La detaloj por la redaktontoj estas: laborhoroj: varie laŭ la eldono kaj la propra laborritmo de la redaktoro; honorario: po 550 eŭroj por numero (tio estas po 275 monate); loko: rete; ekofico: julio 2025.
Oficiala cirkulero atestas ke Mia Nordentoft dum jaroj “zorgis pri la serviloj de pluraj aplikaĵoj de TEJO. Nun ni ne plu havas oficiston pri tekniko (nek estas en nia dungoplano dungi novan oficiston), kaj ne estas rolo de estrarano zorgi pri bontenado de serviloj nek estas garantio ke ĉiam en la Estraro troviĝos homo, kiu estos teknike kapabla por fari tion (eĉ se estas multaj informadikistoj en Esperantujo, ne nepre signifas ke ĉiu informadikisto havos tiun kapablo). Pro tio, estas bezonata fari ŝanĝojn pri kiel TEJO tenos siajn sistemojn.“
Interesa la informo pri AKSO: “ĝi estis liverita al UEA pasintjare. Sed tamen Mia daŭre tenis la servilojn de ĝi kiel oficisto de TEJO. Sen Mia, estos neniu por fari tiun laboron. UEA serĉas nun teknikiston, kiu faros tiun laboron. Ni decidis malŝalti la servilojn de AKSO, kaj kiam estos dungito de UEA, reŝalti.” Tamen kaj amen…
(tejo)