Konto fermita definitive en Roterdamo

HeKo 810 4-C, 16 apr 23

Ekde la 2a de junio 2023 ne plu ekzistos la konto LFOI-I ĉe la financa servo de Universala Esperanto-Asocio. Lastaj enpagoj estas administrataj ĉi-monate. La perantoj kaj klientoj kiuj ankoraŭ uzis tiun konton ricevos apartan informon pri la estontaj pagokanaloj.

Unu ĝenerala komuniko estas la ebleco pagi per https://www.paypal.me/giordanoalessio97 sen ajna indiko (kvazaŭ temus pri donaco), sed kun samtempa informo pri la pago al la koncernata establo aŭ instanco: ofte LF-koop, aŭ KCE, aŭ Pro Esperanto.

Unu el la oftaj pagantoj estas UEA, kiu ekde nun ne plu pagos fakturojn “al si mem” sed rekte al la koncernataj kontoj ekster Nederlando, kie ne plu ekzistos ajna konto por la konsorcio de la Esperanta Civito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.