HeKo 883 2-B, 15 aŭg 25
La tre interesa kurso pri frazeologia tradukado, okazanta ĉe Kultura Centro Esperantista, proponas ne nur lingvajn precizigojn, sed ankaŭ juran, pro la ĉi-monata enkonduko de kantona normo kiu malpermesas la uzon de poŝtelefonoj dum kursoj.
C-ano Stano Keable, mem partoprenanto en la kurso, prezidanto de KCE kaj eĉ kortumano de la Esperanta Civito, opinias ke “nia somera transnacia altlernejo havas nenian devigon tiurilate, ĉar ne temas pri konfederacia leĝo modifanta la svisan kodon; poŝtelefonoj estas plu uzeblaj, se utilaj por eventuala esploro dum kurso” (art. 5, par. 2 de nia Konstitucio: “Referenca modelo por la Civita kodo estas la svisa civila kodo”).
La uzo de poŝtelefonoj estas de ĉiam malpermesata nur okaze de lingvotestado.
(kce)
Aldonu komenton