En Esperantio nuntempe cirkuladas similaj mesaĝoj: “Prezidento Donald Trump anoncis, ke la maldekstra organizaĵo Antifa ekde nun estas konsiderata kiel terorista organizaĵo. Antifa originis en Germanio kaj konsistas el diversaj ekstremaj maldekstraj batalgrupoj. Kelkaj el ili eĉ ricevis subvenciojn el Bruselo…”
Kaj multe pli draste: “Sed la ĉefa financado por tiuj teroristoj venas de George Soros per lia Open Society Foundation. Mi esperas, ke baldaŭ la agadoj de Soros, de lia filo, kaj de tiu tuta bando de krimuloj ankaŭ estos konsiderata kiel terorista agado, kaj la fakto, ke ili estas plejparte juddevenaj, ne helpos ilin. Ĉu vi rimarkis, ke Antifa neniam atakis aŭ detruis konstruaĵojn en Curaçao, la Nederlandaj Antiloj, aŭ en la Kajmanaj Insuloj, kie Soros Fund Management kaj lia The Quantum Group of Funds havas ĉefsidejojn? George Soros estas lerta krimulo, kiu havas blindajn admirantojn inter maldekstruloj, inkluzive de esperantistoj, kiujn li aĉetis per Judas-moneroj, kiujn li antaŭe ŝtelis…”. La aŭtoro de la supra nomiĝas Marek Bamberski., sed li estas nek la unua nek la sola kun tiaj inklinoj en la esperanta popolo.
En Eŭropo ekzistas ia spontana konverĝo de ekstremaj naciistoj kaj suverenistoj (EU-secesiemaj) unuflanke, kaj ekstremaj maldekstruloj aliflanke, kontraŭ hebreoj kaj kontraŭ Israelo (la du subjektoj ne koincidas en la realo, sed tion islamanoj pli komprenas ol okcidentanoj). Neniu el tiuj ekstremistoj estas ankoraŭ akuzebla pri rasismo, sed ili randas sur la razil-eĝo de antisemitismo.
Komentoj
19a Sep 2025 Ven - 15h43
La plej ŝatata celo de judaj… ho, pardonu min, hebreaj kaŝpafistoj (snajperoj) en uniformoj de la israela armeo estas palestinaj infanoj kiuj serĉas manĝaĵojn. En Israelo, ili moke nomas tion: “tondi la herbon por ke ĝi ne rekresku”. Hebreoj bone scias, ke la postvivantaj palestinaj infanoj venĝos la genocidon faritan de judoj, pardonu hebreoj, kontraŭ siaj gepatroj. Kaj tiuj infanoj, kiam fariĝos plenkreskuloj, havos tutan rajton je venĝo. Mi farus same.
19a Sep 2025 Ven - 18h19
Pri tio kulpas ne la tuta judaro sed specife Israelo kaj ties registaro, militistaro ktp. Estas ja judoj, kiuj tute malaprobas tiajn fiagojn de Israelo.
19a Sep 2025 Ven - 15h49
Mi ŝatus precizigi, ke al la kontraŭjuda tendenco ne apartenas la alvoko al TEJO por rezolucii pri Gaza, kvankam ĝi meritus perfektigon, sed ja la proponintoj ŝajnas flekseblaj. Male, jam translime situas la kamaĉeska deklaro de la estraro de Kataluna Esperanto-Asocio (kaj konsekvence de Kataluna Esperanto-Junularo), bedaŭrinde. Kaj tute ne kontraŭjuda (ankaŭ ne porcionisma) estas la rezolucipropono de Kagina-Bartek por la Civita Senato. Ĉi-lasta estas politike ekvilibra, la deklaro de KEA politike malekvilibra, la alvoko al TEJO pormomente nur politike provoka. Fakte la subskribintaj TEJO-anoj devintus prezenti ĝin rekte al baloto de la TEJO-Komitato: probable, en la indonezia kaj kongresa etoso, ĝi sukcesus sen aparta rimarko.
19a Sep 2025 Ven - 19h57
Mia demando al la komento de Anonima. Ĉu vi kalkulis kiom da judoj subtenas la politikon de Israelo kaj la ekstermon de la palestina popolo, kaj kiom da ili kontraŭas ĝin? En Germanio antaŭ la Dua Mondmilito, ankaŭ estis germanoj, kiuj kontraŭis Hitleron, sed tio ne preventis la tragedion, Ĉiam gravas la plejmulto kiu estas aŭ blindigita kaj stultigita aŭ timigita. Tiel estis en la Germanio de Hitler kaj tiel same estas en la Israelo de Netanjahu — kaj ne nur nun sed de multaj jaroj. Kaj bedaŭrinde la juda diasporo en Usono estas plejparte fanatikaj cionistoj.
20a Sep 2025 Sab - 10h29
Hieraŭ mi aŭskultis intervjuon kun Yaakov Kedmi, emerita israela diplomato kaj ankoraŭ tre influa politikisto en Tel-Avivo. Li klare deklaris, ke la celo de la israela registaro estas fina neniigo (ekstermo) de Palestino kiel lando kaj de la palestinanoj kiel popolo. Kedmi aldonis, ke la juda registaro neniam atentos, kion la mondo pensas pri tio.
La Abraham-Akordoj de 2020 estis trompo fare de la Tel-Aviva registaro. La ideo estis senhavigi la palestinanojn de subteno de la Golfaj ŝtatoj kaj aliaj islamaj landoj. Ĉi tiuj Akordoj konsistis el du partoj: unue, la establado de diplomatiaj, komercaj kaj turismaj rilatoj inter Israelo kaj tiuj islamaj landoj. Rezulte, Kataro kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj normaligis diplomatiajn rilatojn kun Israelo. Sudano estis forigita de la listo de landoj subtenantaj terorismon, kaj Maroko estis “premiita” per rekono de siaj rajtoj al la iama hispana kolonio Okcidenta Saharo. La dua parto de ĉi tiuj Akordoj antaŭvidis la kreon kaj eĉ vastiĝon de la palestina ŝtato. Tamen, Netanjahu neniam intencis permesi tion. Li bezonis pretekston por milito. En la lasta jaro antaŭ la atako de Hamas en 2023, Netanjahu instigis Kataron transdoni 30 milionojn da dolaroj al Hamas. Tia sumo ne povis ŝanĝi la tragikan situacion de la loĝantaro de Gazao, tiam 2 milionoj, sed ĝi permesis al Hamas aĉeti armilojn. La preparoj por la atako daŭris du jarojn. Se iu diras al mi, ke Mossad ne sciis pri tio.. nu, mi povus kun li/ŝi sidiĝi, trinki vinon kaj kune ridi aŭskultante ŝercon kiel tiu ĉi spionagentejo kiu subaŭskultas ĉiujn telefonojn en la mondo kaj legas ĉiujn retmesaĝojn en komputiloj, ne sciis ke kelkaj kilometroj de la israela ŝtatlimo dum du jaroj Hamas preparis la atakon.. Ridu bone je via sano! :)
Aldonu komenton