Esperanto-bibliotekoj, aŭ esperanto-fakoj de publikaj bibliotekoj, en dek tri landoj ricevas la atenton de la Esperanta Civito, jen oficiale (kiel OIK en Budapeŝto) jen neformale. Ĉiukaze la Kapitulo, kunsidinta ĉi-semajne sub la prezido de la Konsulo (sen. Riichi Karibe), signalis verdan lumon al propono de la Unua Vickonsulo (sen. Julio Herrero), kiu emfazas la subtenon al la bibliotekoj.
La subteno ekis tuj post la aprobo de direktivo Rogora, fare de la Forumo, per la elekto de bibliotekoj kun la deponrajto, al kiuj ĉiu eldonaĵo ene de la Pakto estu liverita donace. Post aliaj iniciatoj, sekvas nun raciigo de la rilatoj, per reto de vizitantoj establita de baldaŭ promulgota normo: la edikto de Malago, 30 novembro 2020. C-ano Herrero havas la delegon pri bibliotekoj, ene de la Kapitulo.
La apliko de la edikto dependos de la legacioj aŭ de paktintoj en la koncernaj landoj: ekzemple Itala Interlingvistika Centro interesiĝos pri almenaŭ ses bibliotekoj en Italio.
Dum en la malnova Esperantio oni vidas la librarojn ŝarĝo (“liberiĝi de biblioteko Hodler!” estas la ordono aprobita de la UEA-Komitato), en la nova ili estas kerna elemento por la esperanta kulturo. Tial ili bezonas konstantan kaj diskretan monitoradon, tiel vaste kiel eblas.