Kritiko pri la sociologio de Galor-Pietiläinen

HeKo 596 7-A, 25 mar 16

La verko “UEA en konscio de esperantistoj” de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen enhavas aludojn al la raŭmismo. Jen komentario de sen. Walter Zelazny, ene de lia recenzo aperonta en “Heroldo de Esperanto”.

Galor esprimas konvinkon, ke la “apero de la Esperanta Civito favoris la popularigadon de raŭma-finvenkisma dikotomio (nun ĝi sonas arkaike, forgluita de reala esperanto-vivo)” (p. 18). Eĉ al tiel perfekta sociologo kiel Galor okazas konstatoj de “ebria infano en la nebulo”; ĉar kio tamen estas reala esperanto-vivo? Kiel mezuri tiun realecon?

Do aperas en la libro kaj sciencaj analizoj kaj ties priskriboj, privataj opinioj (pri kiuj Galor rajtas), sed ili (la opinioj) ne rajtas aperi kiel konkludo(j) de esploroj, kaj la aŭtoro havis la devon klare diri tion: jen esploroj, jen mia privata opinio. Miksaĵo de “du veroj”, iuj el la scienca analizo kaj iuj el la privata opinio, estas en la scienca medio morta peko. Laŭ ĉi tiu metodo estus facile konstati, ke ekster UEA eblas nenia savo, eĉ pli, ke ekster UEA ne okazas vivo! Sed ĉu vere?

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

(HeKo 596 7-A, 25 mar 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.