Kritikoj de UEA-nostalgiuloj restas vanaj

HeKo 835 2-A, 3 maj 24

La opozicio interna al la Universala, konsistanta el nostalgiuloj de la iama burokrata aparato (kaj ties protektatoj), kaj havanta sian voĉtubon en skandalisma retgazeto, insistas per kritikoj, eventuale eĉ pravaj, sed ne proponas propran alternativan estraron, kiu apliku alternativan strategion, se elektite; ankaŭ ĉar la plimulto el tiuj nostalgiuloj ne plu membras en la Asocio.

Jen komentario de eksdirektoro Osmo Buller: “En la ĉambro Zamenhof [de Nieuwe Binnenweg 176] nun restas nur la malplenaj librobretaroj, kiuj estis plene financitaj per donackampanjo. Donacinto de 2.000 eŭroj tiam rajtis doni nomon al unu bretaro. La donacoj sumiĝis je 22.000 eŭroj. Mankas signoj pri tio, ke lige kun la fordono de la biblioteko oni certigis, kiel la daŭra dankemo de UEA al tiuj mecenatoj estu montrata estonte. Ankaŭ tio montras, kiel en la nuna UEA oni fajfas pri materia kaj spirita heredaĵo de la asocio.”

Kaj alia de eksoficisto Francisco Javier Moleon: “La dancoprojekto, en si mem ne malŝatinda, certe estus bonvena, se temus pri aldona agado [de UEA]. Sed ni ofte havas la impreson, ke nuntempe tiaĵoj estas la sola ekzistokialo de UEA — kaj dancoprojekto aŭ similaĵo ne ŝajnas al ni sufiĉa ekzistokialo. Antaŭe ekz. okazis malfermaj tagoj (tre sukcesaj pro multnombra partopreno (kaj pro libroservaj vendoj), eldoniĝis valoraj kaj legindaj libroj, redaktiĝis interesa revuo… Nun UEA proponas dancoprojektojn kaj lavangon da (tro) oftaj gazetaraj komunikoj: jen kiel granda parto de la esperantistaro perceptas la tutan UEA-agadon. Ĉu mi vespiras la oldajn tempojn, ĉar “antaŭe ĉio estis pli bona”? Nu, almenaŭ en ĉi tiu kazo, jes, antaŭe ĉio estis pli bona.”

Vane kaj sterile, kiam eblas, tiaj nostalgiuloj kritikas ankaŭ la Junularan.

Komentoj

Carlo Minnaja

Mi memorigas, ke komence de la sepdekaj jaroj UEA lanĉis ideon kontribui al la CO donante sian nomon (aŭ elektitan) al unu el ĝiaj ĉambroj; ekestis kiel unua la Kanada ĉambro (s-ino Henderson), ĉambro Minnaja (donaco de la samnoma familio, en kiui dum kelka tempo sidis la direktoro), poste la araba ĉambro (eble Nassif Isaac, sed mi ne certas), poste aliaj. Mi ne scias pri donaco de bretaroj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.