Kroatio enkondukas eŭron kaj eniras la Ŝengen-areon

HeKo 803 7-E, 31 dec 22

Ekde morgaŭ, Novjartage 2023, Kroatio enkondukos la EU-valuton kiel oficiale ŝtatan. Dum du semajnoj ankoraŭ cirkulados kunaoj, kun restopagoj en eŭroj, kaj poste nur eŭroj.

Same grava estos la samtempa eniro en la Ŝengenan areon: interalie ĉesos la kontrolo de pasportoj ĉe la hungara landlimo, kaj Hungario devos forigi la pikdratojn kontraŭ mislokitoj el Kroatio. Ĉi-lasta fariĝos suda limo de Eŭropa Unio, same kiel Bulgario kaj Grekio en la balkana duoninsulo.

Kune kun Kroatio, el la landoj de la jama sovetia bloko nur Slovenio kaj Slovakio, plus la tri baltaj respublikoj, enkondukis eŭron: la ceteraj konservas la antaŭajn valutojn.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.