La Kultura Esperanto-Festivalo prenis vojturnon favoran al teatro okaze de sia 14a eldono: hodiaŭ per la prezento de “Ŝakludado” fare de Arno Lagrange, laŭ rakonto de Stefan Zweig; morgaŭ per la teatra ateliero de Rolando Giancola kaj la parol-ago inspirita de “Ginevra”, de Edmond Privat; postmorgaŭ per la unuakta dramo “Sur la fina benko”, de Giorgio Silfer.
Arno Lagrange revenas al la publiko post profunda studo pri sia aŭtoro, kiun li ilustris per tre interesa prelego, enkondukita de fragmento el la filmo “Adiaŭ, Eŭropo”, bazita sur la PEN-kongreso de 1934 en Bonaero.
“Ginevra” kiel parol-ago malkovras diversajn flankojn de la Privata verko, kie la mezepoka legendo pruntas trajtojn el tiu de Godiva, el la ŝekspira Jago, el la angora hamleta monologo. Reĝo Arturo funde estas masklisto ne kapabla ami virinon, Ginevra prezentas feminisman flankon apud la femina. La lirika dramo de Privat, kiu antaŭ cent jaroj lastfoje sursceniĝis per la reĝisorado de Julio Baghy, enhavas arketipon kiu inspiros Baghy mem tridek jarojn poste en “Sonĝe sub pomarbo”: la triopo Eva-Adamo-Lucifero, kie la serpento ne sukcesas persvadi al gustumo de la frukto, nur denunci la tenton.
Rolando Giancola per sia ateliero laborigas pri korpesprimo, kio tre utilas ankaŭ por la parol-ago, aktorata de Manuela Blanco, Giorgio Di Nucci, Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer, kun la ekstra partopreno de Anjo Amika kaj Arno Lagrange. Komplemente al la dramo, Giancola proponas la deklamadon de la unua kanto el la Dia Komedio, per la traduko de Kolomano Kalocsay.
Vere ŝajnas ke la esperanta teatro resurektas el Ĉaŭdefono.
(stelo)
Aldonu komenton