La morto de Silvio Berlusconi kaj la politika “sanktigo” okazanta en Italio (ŝtathonora enterigo, unutaga funebro, septaga parlamenta paŭzo) devigas min je persona komentario pri la eksa ĉefministro kaj EU-parlamentano, krom grava entreprenisto engaĝita finance, konstrue, amasmedie kaj sporte. Paradokse estas ke pro tiu funebro la trikoloro duonhise flagas ĉe la kazernoj de la fiska polico, kvankam kav. Berlusconi estis kondamnita pro fiska defraŭdo…
Rektan kontakton kun s-ro Berlusconi mi havis nur unu fojon (multe malpli ol forpasinta prezidinto de Milana Esperanto-Klubo, kiu zorgis ĉiusemajne pri revizorado ĉe la financoj de iu entrepreno lia) en junio 2000. La kontakto okazis pro la sola komuna intereso kiun mi havis, nome premiado de la ruĝe-nigra milana futbalteamo. Sincere mi asertas ke li estis bona prezidanto de Milan, kvankam pro la karaktero li ŝajnis zeloto de la alia milana futbalteamo (ĉu hazarde lia unua grava entrepreno televizia, Mediaset, enhavas la simbolon de la nigre-blua Internazionale en sia marko?).
La viro aspektis fizike artefarita (li ŝajnis havi farbitan kranion, anstataŭ hararo). Pri la karaktero (iom fanfarona) mi jam diris. Pri lia politika rolo en la historio de Italio, mi sintezus ke li markis la transiron de la respubliko gvidata de partioj pli ol kvindek-, eĉ centjaraj, al la respubliko gvidata de popolismo, fondante propran dinastian movadon.
Tiu movado verŝajne malaperos, kontribuante precipe al la postfaŝisma partio de la nuna ĉefministrino, sed ankaŭ al alia centrisma forto, kun pli kleraj kaj demokrataj burĝoj (hazarde unu el la ĉefaj aktivulinoj ankaŭ el Milano, sed apartenanta al la familio kiu posedis la adversan futbalteamon…). La fino de berluskonismo bedaŭrinde ne signifos baldaŭan relanĉon de la itala maldekstro.
(Giorgio Silfer)