Kunsidis ĉi-vespere la direkta komitato de Centro di Interlinguistica (CdI), kies prezidanto (c-ano Giacomo Comincini), sekretario (sen. Alessio Giordano) kaj kasisto (c-ano Giorgio Silfer) troviĝas en Malago pro partopreno al Naturamika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE).
La komitatanoj alfrontis la preparan laboron antaŭvide al novembra ĝenerala asembleo, kiu okazos en Milano, sidejo de la iama IIC, kies heredon CdI ricevis pasintjare. Inter la traktitaj punktoj estas la membraro de la scienca komitato, la elekto de la revizoroj kaj la kunlaboro kun Kultura Centro Esperantista (por la programoj de Lingvaj Kolokvoj); oni aldone esprimis aprobon kaj gratulon pro la lanĉo de la establa retejo kaj pro konferenco pri Ido en Pavio, aŭspiciata de CdI, okazonta la 23an de novembro (informoj: interlinguistica [ĉe] esperantio [punkto] net (interlinguistica[at]esperantio[dot]net)). La prelegantoj estos c-ano Giacomo Comincini kaj mag. Filippo Pedretti, doktoriĝonto ĉe Komazava Universitato (Tokio).
La komitato retroviĝos, kune kun la tuta membraro en asembleo, la antaŭan tagon (do la 22an de novembro), je la 14h, ĉe konfitejo kutime uzata de la tiĉina establo por siaj kunsidoj. Pliaj informoj atingos la legantaron de la Civita organo en la venontaj semajnoj.