Kunveno en Milano de KCE pri ALTE

HeKo 705 5-B, 30 mar 19

La prezidanto de Kultura Centro Esperantista, d-ino Perla Martinelli, konsultiĝis hodiaŭ en Milano pri la strategio de KCE ene de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kune kun la konstantaj delegitoj, d-ino Lorena Bellotti kaj d-ro Giorgio Silfer.

C-ino Bellotti raportis detale pri la renkonto de la ALTE-laborgrupoj en Klaŭdiforumo, meze de februaro. Ŝian viziton en la aŭstra urbo agrabligis ankaŭ interparolo kun c-ano Vinko Oŝlak. Kiel kutime nur KCE (laŭ komisio de la Civito) reprezentis esperanton: UEA forestas la ALTE-kunvenojn jam pli ol du jarojn, ĉu pro manko de fakuloj ĉu pro manko de mono.

Lastatempe ALTE decidis forlasi la nunan statuson kaj transformiĝi al “charity”-societo. Tio favorus la ekstereŭropan ekspansion de la institucio, al kiu c-ano Silfer donis sugestojn (rilate la testadon pri la svahila kaj la nauhatla).

La kunveno aludis ankaŭ pri la perspektivoj de Afrika Esperanto-Instituto kiel ekzamencentro en Buĵumburo, partnere al KCE en Ĉaŭdefono.

Krome enfokusiĝis ankaŭ la preparo de la interlingvistika seminario en Salò, 25 majo 2019, fare de la privata lernejo LEST kunlabore kun Itala Interlingvistika Centro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.