Kunveno pri la tradukinto de la "Dia Komedio"

HeKo 560 5-A, 19 jun 14

Kunveno pri “Giovanni Peterlongo, la esperantista urbestro” okazos itallingve en Trento, 24 junio 2014, 16h15, ĉe la urba biblioteko. Interalie ĝi honoros la 50an datrevenon de la publikigo de lia traduko de “La Dia Komedio” de Dante Alighieri kaj la centjariĝon de la Trenta Esperanto-Grupo.

Prelegos
Giuseppe Ferrandi, direktoro de la Historia Muzeo de Trentolando:
“Giovanni Peterlongo kaj lia Trentolando”.
Andrea Robol, urba skabeno pri kulturo: “Giovanni Perterlongo, la homo kaj la politikisto”.
Serenella Baggio, Universitato de Trento: “La lingva situacio de Trentolando”.
Davide Astori, Universitato de Parmo: “Giovanni Peterlongo kaj Esperanto”.
Carlo Minnaja, Universitato de Padovo, Akademio de Esperanto:
“Antologio en esperanto pri la trentolanda literaturo”.

Alparolos interalie Giovanni Peterlongo, la nepo kaj  Silvano Garbari, prezidanto de Trenta Esperanto-Grupo.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.