Kursoj en Togolando

HeKo 335 7-B, 2 aug 07

De la 23a ĝis la 28a de julio 2007 okazis kursoj en Instituto Zamenhof (Lomeo, Togolando). Ilin organizis TIETo kaj UTE por altigi lingvonivelojn de esperantistoj kaj ankaŭ por baki novajn esperantistojn.

Estis tri niveloj:
- Unua: pli ol 26 komencantoj lernis per la Zagreba Metodo.

- Dua: ĉirkaŭ 15 personoj jam kun la diplomo pri Zagreba Metodo perfetigis sian scion. La lecionoj temas pri gramatiko/vortfarado kaj esperanto-kulturo. La kursanoj estas preparitaj por trapasi la ekzamenon A1 lau LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).

- Tria: temas pri preparkurso por la elementa nivelo de ILEI/UEA. 11 personoj sekvis la kurson, kies plej grava parto koncernas esperanto-kulturon.

Dum tiuj tagoj, de 7h30 ĝis 16h00, c-anoj Elom Attaglo, Didier Agbolo kaj Koffi Doumegnon gvidis la kursojn. Ĉeestis c-ano Koffi Gbeglo kiel konsilanto. Kio rimarkindas che la instruistoj kaj gekursanoj de la niveloj dua kaj tria, tio estas la interesigho pri la esperanto-kulturo. La instruistoj povis pli facile ol antaŭe gvidi kurson pri historio kaj literaturo. La instruistoj ne ĉesas mencii kiom kontribuas al ilia kono la unua Afrika Esperantologia Semajno, gvidita de c-ano prof. Giorgio SILFER en Togolando. La respondoj de kandidatoj dum la ekzamenoj atestas, ke kaj instruistoj kaj gelernantoj vere enprofundiĝas en la esperanto-kulturon.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.