Kvara numero de Heroldo en 2018

HeKo 675 4-B, 31 mar 18

Jam kvar numeroj de “Heroldo de Esperanto”, monata informilo de Kultura Centro Esperantista, al kiu LF-koop vendis la gazeton Novjartage 2018.

La unua paĝo de la aprila numero raportas pri la aktiveco de TEJO, precipe lige kun Internacia Junulara Festivalo: per tio HdE pruvas sin ege aktuala, ne nur tre akurata.

Kompreneble ricevas atenton ankaŭ la interna vivo de KCE, kies prezidanto lasos la postenon post du semajnoj. La feston pro la ora jubileo de la kulturcentro, meze de la venonta aŭgusto, ne prezidos c-ano Giorgio Silfer.

Rimarkindaj ankaŭ la informoj kaj komentarioj pri la nuna stato de Universala Esperanto-Asocio. Dume aperas ankaŭ la unua kontribuo (de Bill Chapman) al la baldaŭ lingva kolokvo en Ĉaŭdefono, kies ĉefa preleganto estos Gonçalo Neves.

“Heroldo de Esperanto” estas mendebla per libervola donaco (subtrahebla en la impostodeklaro). Informas: <kce ĉe esperantio.net>.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.