Ĝis la 1970aj la esperantistaro ĝenerale konsentis ke la propra “raison d’être” estas specifa revolucio. Revolucio ne nacia, kian strebis plurfoje poloj por reakiri sian sendependecon; ne industria, per kiu finfine ĉiu povis posedi ĉemizon; do kia?
Revolucio estas fenomeno celanta profunde modifi (certan) ordon en la socio: ekonomian, politikan aŭ alian. De la komenco la esperantistaro okupiĝis pri la monda lingva ordo. [sekvas dupaĝa analizo pri la evoluo de la monda lingva ordo, ekde la Viena pentarkio]
Resume: kvankam kun diversaj nuancoj (ekz. la laborista movado pledis por ke oni ne perdu tempon instrui nian lingvon al polaj katolikaj pastroj: eliminotaj burĝoj ne utilas, sufiĉas triumfontaj proletoj) ĉu miloj ĉu milionoj da homoj volis eksporti la lingvan revolucion kiun ili ekrealigis en Esperantio.
Konklude: ĝis la 1970aj ĉiuj parolis la saman esperanton (la Fundamentan, laste koditan de Plena Ilustrita Vortaro surbaze de nia literatura lingvo de la 1950aj) kaj ĉiuj havis la saman idealon, nome ke esperanto estu ĉies dua lingvo. Ekzistis certa strategia unueco en Esperantio, tamen malfortiĝanta, specife ekde 1980 per la Manifesto de Raŭmo.
Raŭmismo startas per la konstato ke ne gravas kio esperanto devas, volas aŭ povas esti, sed gravas kio ĝi jam estas. Esperant(i)o estas jam valoro grava en si mem, sendepende de la “fina venko”: lingvo de alternativa komunikado, pli ol lingvo de granda komunikado; transnacia kulturlingvo por kelkaj, espereble pluraj, kaj eĉ multaj, pli ol internacia helplingvo por ĉiuj.
Ne nur la raŭmistoj konsciis ke io estas erara en la ĝistiama vizio pri esperanto. En 1977 SAT aprobis rezolucion, dum sia kongreso en Lekturo, kiu nuligas la sintenon kontraŭan al lingvaj minoritatoj. En UEA ekis meditado kiu kondukas al du dokumentoj, el kiuj pli gravas la Manifesto de Prago (julio 1996). Ĉi-lasta atingas la konkludon ke la lingva diverseco estas bonaĵo, ne la malbonaĵo kiel sekvo de la puno pro la turo de Babelo. Konsekvence tasko de UEA estus la defendo de la lingva diverseco.
Sed se la ĉefa tasko estas disvastigi esperanton, nur aŭ precipe la esperantistoj povas tion fari, kiel plej bonaj konantoj de la vendota produkto. Dum se la ĉefa tasko, aŭ kialo por disvastigi esperanton, estas la defendo de la lingva diverseco, tion povas fari ankaŭ aliaj, eĉ pli bone, ol la “Movado”, kiu tiel perdas sian merkatan ekskluzivecon. Tial ekde 1996 ĝis la 2010aj la Asocio transformiĝas de rimedo al celo: kaj kiam establo de rimedo iĝas celo, tiu establo iras al la morto. (…)
(Giorgio Silfer, “Raŭmo: fino de verda trockismo”)
Legu pli en “Literatura Foiro” 307