Kvardek kvin jaroj da kultura produktado

HeKo 875 5-B, 30 maj 25

La 30an de majo 1980, en la sama jaro de la Manifesto de Raŭmo, dek-kelkaj esperantistoj el Italio, Svislando, Francio, Belgio kaj Finnlando fondis en Ĉaŭdefono la kooperativon de Literatura Foiro (LF-koop), aksitan sur la literatura rondo La Patrolo, el kiu grandparte konsistis la redakcio de la revuo. La revuo mem, ĉefa produkto de la nova multmedia eldonejo, estis aĉetita de LF-koop kontraŭ cent finnaj markoj el la tiama posedanto, Esperanto-Klubo de Iisalmi; ĉi-lasta antaŭe aĉetis ĝin de Itala Esperanto-Federacio kontraŭ unu marko (IEF mem ricevis ĝin de privatulo senpage).

Dum kvardek kvin jaroj LF-koop eldonadis periodaĵojn (interalie Heroldo de Esperanto ekde 1996), librojn, diskojn kaj kasedojn, filmojn, organizis konkursojn (precipe premion La Verko de la Jaro), kongresojn kaj kulturajn semajnfinojn. Ĝi kunfondis kaj prosperigis transnacian staĝejon por la formado de kadroj en Francio (La Kvinpetalo, 1985) kaj kontribuis al la savo de Kultura Centro Esperantista en 1995. Ĝi kreis filion en Italio kaj subtenadis la Internaciajn Florajn Ludojn ĉe sia kolektiva membro Kataluna Esperanto-Asocio. Ĝi kunkreis la konsorcion de la Esperanta Civito.

Kiel privata eldonejo LF-koop estas hodiaŭ eble la plej antikva daŭre funkcianta en Esperantio. Grava intelekta forĝejo, LF-koop rolis kiel protagonisto en la ekesto kaj disvastiĝo de raŭmismo; ĝi proksimis/as al ĉiu establo sur la raŭma vojo, ĝi distanciĝis/distancas de tiuj kiuj ne sekvas tiun vojon: la nuna stato de KCE, respektive de La Kvinpetalo, plej klare atestas la avantaĝon kunlabori kun LF-koop, respektive la malavantaĝon perdi ĝian subtenon (kaj transnaciecon).

Survoje al la ora jubileo de LF-koop: https://www.literaturafoiro.com/

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.