Kvina Afrika Esperantologia Semajno en Burundio

HeKo 684 5-B, 18 jul 18

Kultura Centro Esperantista anoncas la unuan liston de la studantoj akceptitaj por la 5a Afrika Esperantologia Semajno, kiu disvolviĝos en Buĵumburo fine de decembro 2018.
Ili estas gec-anoj Moresson Feidangaï, Augustin Kakozwa, Kuluba Mbomba, Tharcisse Ndayizeye, Asha Ndikumana, Eric Nsengiyumva, Abasi Nshimirimana, Honoré Sebuhoro, Muruta Shabani.
La selektado daŭros ĝis la fino de julio. La lokoj disponeblaj estas entute dudek.
Gec-anoj Ndikumana kaj Nshimirimana partoprenas kiel geaktoroj en la projekto de Afrika Esperanto-Teatro, kiu premieros per dramo de Giorgio Silfer.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.