La 15a KEF ree organizota en Svislando

HeKo 882 8-B, 13 aŭg 25

La prezidanto de Kultura Centro Esperantista, c-ano Stano Keable, respondis pozitive al la propono de kunlaboro farita de Studenta Esperanto-Ligo: tial STELO zorgos pri la programo kaj KCE pri la administrado/loĝiga servo ankaŭ de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo, la kvina sinsekve en Svislando.

KCE rekomendas eviti la festotagon de la 1a de aŭgusto. Tial oportunus 4-8 aŭgusto 2026, kun alvenoj lundon la 3an kaj foriroj dimanĉon la 9an (unua manĝo la 3an vespere, lasta la 9an tagmeze); aŭ 11-15, alvene la 10an kaj forire la 16an. La unua semajno koincidas kun UK en Aŭstrio, sed jam okazis ke oni subite ŝanĝas la datojn de la kongresego, el kiu cetere neniam venas festivalanoj (antaŭ aŭ post UK); aliflanke artistoj povus facile veturi de KEF al UK aŭ inverse, dum la sama semajno, se ili volus ludi en ambaŭ aranĝoj. 

KEF klopodos eluzi ankaŭ lokajn cirkonstancojn. Ekzemple, la stratmuzika festivalo de Ĉaŭdefono disvolviĝas kutime dum la unua semajno de aŭgusto. Rimarko: en 2026 oni festos la arĝentan datrevenon de la unua parlamenta sesio de la Esperanta Civito, okazinta en Loklo; la najbara civito jam disponigas al KEF preskaŭ senpage templon por koncertoj per luksa fortepiano, ĝi povus disponigi ankaŭ sian belan ekipitan konsiliejon por nia parlamenta sesio, kiel jam plurfoje.

La organiza teamo de KEF, nomata la Abeletoj, baldaŭ havos sian unuan renkonton: tri Abeletoj surloke kaj du telematike.

(stelo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.