Kooperativo de Literatura Foiro havos sian ĝeneralan Asembleon postmorgaŭ en Ĉaŭdefono, por analizi la rezultojn de la pasinta jaro kaj aprobi la novan trijaran laborplanon, kun tre interesaj iniciatoj. La kooperativo, kies honora prezidanto estas d-ro Tazio Carlevaro, estas gvidata de gec-anoj Marc Hiltbrand, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Aldone al la fidela aktiveco de la fondintoj (jam kvardek kvin jaroj), malgraŭ la forpaso tra la jardekoj de tre gravaj aktivuloj (kiel gec-anoj Leen Deij, Ljubomir Trifonĉovski, Marie-France Conde Rey), la stabo de la kooperativo decide fortiĝis kaj mezaĝe plijuniĝis en 2024 per la enveno de c-ano Alessio Giordano kiel plentempa redakciano, nomumota al kunĉefredakta posteno. El tio fontis la tre aprezata informa retejo kaj la unika kataloga giĉeto, priservanta ĉiun paktintan establon, unuavice LF-koop kaj KCE.
La pasinta jaro vidis progreson de la revuo “Literatura Foiro”, relanĉon de la libroeldonado per tri gravaj verkoj, apogon al diversaj iniciatoj. Precipe la ekspansio en la virtualo karakterizis la entreprenon. Paralele kreskis la aktiveco de la Esperanta PEN, kies organo LF estas. Prave oni povas diri ke LF-koop ludas ĉarniran rolon en la konsorcio de la Esperanta Civito.
Des pli grava la rolo de la establo kiel trenanto kaj verviganto de la kultura aktiveco en Esperantio, spite al la malfavoraj cirkonstancoj pro la pandemio ĝis 2022 kaj la milito en orienta Eŭropo poste. Aboni la revuon kaj aĉeti librojn donas la ŝancon trafi du celojn: kleriĝi per valoraj produktoj kaj garantii la ekziston de ilia produktanto.
(lf-koop)