La 7an de majo inaŭguro de la legacio en Bruselo

HeKo 591 4-C, 26 jan 16

Post Budapeŝto (Orienta) kaj Stokholmo (Norda) la Esperanta Civito malfermas sian legacion en Bruselo (Okcidentan), en strato Edinburgo 26, proksime al la EU-Parlamentejo.

La oficiala inaŭguro de la oficejo okazos sabaton la 7an de majo 2016, en ĉeesto de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kaj de aliaj membroj de la Kapitulo.

Krom la ceremonio je nefermitaj pordoj la Okcidenta Legacio gastigos Socikulturan Sabaton (ne nur en esperanto), kies detala programo estos baldaŭ anoncita.

Pliaj informoj ankaŭ tra nia retagentejo, kiu aparte ĝojas pro la helpo de la legacia stabo por la novaĵoj en kategorio E.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.