“Mi gratulas al la 86% [de la Akademio de Esperanto] kiuj malkovris ĉi evidentajn banalaĵojn. Ĉiam estas plezuro vidi ke la vosto sekvas la azenon, eĉ se jarojn poste.” Tiel kaŭstike Sten Johansson komentariis la ĵusan deklaron de la Akademio pri litero Ŭ.
Lia duobla samlingvano (sed akademiano) Bertilo Wennergren klopodis iel senkulpigi la institucion: “Kiam ne malmultaj pensas, ke la banalaĵoj ne ekzistas aŭ ne validas, estas inde eksplicite ilin deklari”. Al kio la aŭtoro de romanetoj, poste romanoj kaj baldaŭ romanego (aŭ romanalo, dirus piĉistoj) pli kaŭstike replikis: “Nu, laŭ mi la diro ke “ekzistas provoj anstataŭigi” poŭpon per pobo kaj ŭaton per vato estas ridinde maltroiga, eĉ erara. Reale poŭpo kaj ŭato apenaŭ ekzistas, dum pobo kaj vato estas la ĝenerale uzataj vortoj. Simile statas pri toŭfuo kaj tofuo. Sed dirante tion malkaŝe, vi eble perdus kelkajn el la 86 procentoj…”
Efektive la deklaro de la Akademio havas unu relative gravan signifon: ĝi taksas “herezulo” la afrikaniston kiu kutimas skribi kaj diri “sŭahila” anstataŭ “svahila”, nome Nino Vessella. Ĉi tiu estas kognata parenco de ak. Renato Corsetti, vestalo de la bonlingvismo, kaj favora al la larĝigo de la diftongeco en esperanto: verŝajne li situas en la 14-procenta minoritato.
Nuntempe neniu afrikano membras en la lingva institucio kun jura adreso ĉe la vendata UEA-domo en Roterdamo, kaj preskaŭ neniu konata esperanto-beletristo: neniu iberiano kaj nur du PEN-anoj (c-anoj Mihalkov kaj Minnaja), interalie. Tiuj du lastaj membras ankaŭ en la Lingva Komitato de Esperantio, kie la plejmulto estas konataj beletristoj kaj eĉ ne mankas afrikano (c-ano Koffi Gbeglo).