La alia flanko de la kata...luno

HeKo 566 7-A, 7 okt 14

Pri la lingvaj rajtoj en Katalunio ekzistas alia versio, probable ne plaĉa al Kataluna Esperanto-Asocio, sed eble jes al Hispana Esperanto-Federacio; almenaŭ al kelkaj fervoruloj en ambaŭ societoj.

Tiun version prezentis hodiaŭ en Bruselo, dum gazetara konferenco ĉe la EU-parlamentejo, deputitoj de opoziciaj partioj, kadre de Katalunio: Fernando Maŭra kaj Mate Pagaza de Unuiĝo-Progreso-Demokratio, Javier Nart de Civitanoj. Asistis fakulino de la Barcelona Universitato, Sonia Sierra.

La surpodianoj esence plendis pro “la privilegia majoritatigo de la kataluna en la publika instruado, kun klara diskriminacio kontraŭ la kastilia,” kiu tamen estus la gepatra lingvo de 55% de la katalunianoj; la katalunlingvaj denaskuloj estus nur 34% kaj ekzistus 11% da denaskaj alilingvanoj (ŝajnas ke la ĉina estas la tria lingvo en absolutaj ciferoj).

Laŭ la opoziciaj politikistoj, en Katalunio ne eblas kleriĝi en la kastilia, krom se “oni pagas mil eŭrojn monate en privata lernejo”. Nur la gefiloj de la katalunisma elito faras tion, ili denuncis.

La korespondanto de “Heroldo de Esperanto” demandis pri la lingva situacio en la aliaj iberiaj regionoj kie la kataluna estas parolata.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.