Laŭ oficiala statistiko, la speciala katedro pri interlingvistiko kaj esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo kostas iom pli ol 22.000 eŭrojn jare, pro la salajro kaj esploroj de la profesoro (Federico Gobbo); tion kovras fondaĵo (fonduso?) Middelkoop, administrata de UEA.
UEA mem, ĝia nederlanda landa asocio kaj Esperantic Studies Foundation nutras la fonduson averaĝe per sume 15.000 jare, do malsufiĉe. Svisa E-Societo donacis po mil eŭroj dum la finita jarkvino, sed ĝia lasta asembleo haltigis tion, ĉar laŭ SES la katedr(ul)o ne informas pri sia laboro, eĉ ne dankas.
En 2018 restis en la fonduso nur 32.000 eŭroj, sufiĉaj por nur du jaroj (se aldoniĝus en 2019 la kutimaj 15.000 proksimume). Sed en 2019 envenis ne nur tiom: anonima mecenato donacis/legacis pli ol 70.000 kaj la saldo subite soris de 32.000 al preskaŭ cent mil. Tio sufiĉus por kovri la konstantan jaran deficiton dum dek unu jaroj, se ne aperus plia eksterordinara donaco kaj se la jara kutimo restus 15.000 (sed la averaĝa tendencas al malkresko).
Konklude: la mono sufiĉus ĝis 2029 inkluzive, kaj ĝuste tiam (sen groŝo en poŝo) oni devus renovigi la kontrakton kun la universitato por plia jarkvino.
Legu pli en Heroldo de Esperanto n-ro 2382