“La urbestro de Malago inaŭguris la Parlamenton de Esperantio” titolas sur tri kolumnoj “Heroldo de Esperanto” n-ro 2365 (4:2025) raportante detale pri la tre sukcesa inaŭgura sesio de la nova Parlamento de la Esperanta Civito, prezidata de nova Konsulino, d-ino Lorena Bellotti.
La unua paĝo dediĉas apartan atenton al Eŭropa Unio, per artikoloj de Giorgio Silfer (kroniko), Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini (analizo kun propono), Marek Bamberski (kritiko). Tre malmultaj esperanto-gazetoj dediĉas tiom da atento al geopolitiko, kion konfirmas tuta paĝego pri Afrika Unio, el analiza felietono de Honoré Sebuhoro. Kaj ne mankas artikolo pri la akcizaj novaĵoj el Usono, kun iliaj eventuala efiko en Esperantio.
Preskaŭ duono de “Heroldo de Esperanto” raportas pri la aktiveco kaj projektoj de KCE kaj aliaj paktintaj establoj, ankaŭ al aliaj kulturcentroj, kiel kastelo Greziljono.
La gazeton posedas, eldonas, administras Kultura Centro Esperantista, kies organo ĝi estas. Per libera donaco (minimume 25,- eŭroj) la gazeto estas abonebla.
(HdE)