La armena genocido ĉe la literatura Nobel-premio

HeKo 312 6-B, 12 okt 06

Samtage kun la aprobo de leĝo, fare de la franca parlamento, kiu punas mone kaj prizone la negantojn pri la historia vereco de la genocido kontraŭ la armena popolo dum la unua mondmilito, la literatura Nobel-premio estis asignita al la turka verkisto Orhan Pamuk.

Orhan Pamuk kiel kuraĝa intelektulo agnoskis la kulpojn de la otomana kaj postaj registaroj, kontraŭ armenoj kaj kurdoj. En Turkio li devis alfronti proceson pro malpatriotismo, feliĉe kun pozitiva verdikto.

La laŭro asignita de la sveda Akademio ankaŭ ĉi-jare vekos diskuton pri la literatura Nobel-premio, kiu konstante havas koloron kaj beletran kaj politikan. La du facetoj ne estas facile disigeblaj, se entute: la sola certa konsekvenco estas, ke la atento de la ĝenerala opinio estas altirita al la koncerna problemo, pli ol al la aŭtoro kaj lia verkaro.

(fonto: PEN)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.