La ĝenerala Asembleo de LF-koop, sub la tagprezido de sia kooperanto Stano Keable, aprobis hieraŭ la produktadon kadre de la trijara laborplano 2027-29 kaj konstatis la rezultojn jam en 2026, aldone al la akurata eldonado de ses dumonataj numeroj de la 64-paĝa revuo “Literatura Foiro”.
Krom la jam presita novelaro de Etel Zavadlav “Spite kaj sprite”, du aliaj titoloj originale verkitaj en esperanto estos pretaj antaŭ la fino de ĉi tiu jaro: la pli ol 200-paĝa esearo de Giorgio Silfer “La socia historio de la esperanta popolo” kaj la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer. Ĉi-lasta enhavas sesdek ĉapitrojn (kontraŭ kvinkek kvar en la unua eldono kaj la represoj) kaj inkluzivas la sesan periodon de nia literaturo (1993-2022). La esearo estos lanĉita okaze de Kultura Esperanto-Festivalo aŭ NaturAmika KulturSemajno, dum por HEL oni atendos la unuan gravan internacian aranĝon en 2027.
Por la postaj jaroj la librofako de LF-koop registris interalie la plenan poemaron de Nicolino Rossi, la tradukon de “La pesto” de Albert Camus fare de Marie-France Conde Rey, la reeldonon de “Paŝoj al plena posedo” de William Auld.
La Asembleo gratulis pro la aktiveco de la nova filmofako (sesmilo da spektoj tra Instagram en nur kelkaj semajnoj) kaj akceptis la proponon pri podkasto “Esperanta Songazeto”.