La bullerisma opozicio varletas la UEA-estrarojn

HeKo 844 3-A, 26 aŭg 24

Super la estraroj de la Universala (de Fettes ĝis Charters) nun pendas la akuzoj de nekompetento kaj intereskonflikto, pro la publika denunco de eksoficisto, nun laboranta ĉe EU-institucio en Bruselo. Jen la filipiko de F. J. Moleón, kiu en pli ol unu okazo distingiĝis per tiaj denuncoj, ofte ad personam kaj ne ĉiam veraj:

En 2015 la UEA-estraro, kies ĝenerala sekretario estas Martin Schäffer, anoncas postenon, intervjuas kandidatojn kaj dungas ĝeneralan direktorinon. La dungo misas (kiel kutime lastatempe) kaj post nur 18 monatoj (2016-2018) ŝin oni maldungas. Nu, se vi varbas fiŝon por flugigi varojn, ne miru pri la rezulto.

En 2017 aperas gazetara komuniko de UEA: Martin – ankoraŭ estrarano – iĝos ĝenerala direktoro, sen anonco pri vaka posteno: “[…] transdonos sian postenon la 1-an de januaro 2018 al s-ro Martin Schäffer, la nuna Ĝenerala Sekretario”. Eble la estraro pensis: “Sufiĉe da katastrofaj dungoj: unu ĝenerala direktoro, du redaktoroj… Ni ne risku novan eraron, kiel estas nia kutimo, kaj tuj dungu konaton”. Kaj oni dungas Martin. Memoru: li estas estrarano, do fakte kundungas sin mem.

En 2019, apenaŭ unu jaron post direktoriĝo, Martin, kun estrara apogo aŭ ordono, maldungas preskaŭ la tutan oficistaron aŭ reduktas labortempon. La pretekstoj (tiaj necesas almenaŭ antaŭ la laboroficejo): i.a. mankas mono kaj la laboron povas fari volontuloj ie ajn.

Poste ni subite trovas en la UEA-retejo, ke Mallely Martínez, edzino de la direktoro, estas volontulo. Nu bone, ĝuste tio estis la celo: volontuloj faras la laboron. Pli-malpli en ordo. Ĝis subite ŝi aperas kiel oficisto. Tute kviete, denove sen anonco pri vaka posteno. Tute ne en ordo. Laŭ ies klarigo, temas nur pri ”administra urĝo” por ricevi EU-subvencion. Kiel diris alia komentanto, post paso de la administra urĝo Mallely supozeble do revolontuliĝos. Sed, se la subvencio eterniĝos, tiam klare necesas oficistoj – malgraŭ la siatempaj maldungoj. Espereble vaka posteno anonciĝos kaj oni evitos simple teni sian proksimulon oficisto. Se ne paroli pri evidenta konflikto de interesoj: se iu plendos pri la oficisto aŭ se necesas decidi pri salajr(ŝtup)o, ĉu la direktoro direktoros aŭ edzos?

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.