La cindroj de Manuel de Seabra en la Esperanta Panteono

HeKo 649 2-C, 21 jun 17

En 2011 c-ano Leen Deij estis la unua persono grava por la esperanta kulturo, al kiu la Civitaj instancoj asignis lokon en la Esperanta Panteono. C-ano Manuel de Seabra estas la dua: liaj cindroj estis ĵus liveritaj por transdono, fare de la vidvino, c-ino Teresa Almeida.

En unua momento ŝi pensis pri enterigo ĉe Monserrat, tamen prosperis al ŝi la ideo ke la cindroj de la edzo ripozos en Esperantio. Manuel de Seabra, origine portugala kaj adopte kataluna, fakte havis multe pli vastan, transnacian horizonton.

La formala dediĉo de la urno okazos je la venonta Tago de Ĉiuj Pioniroj, 14 aprilo 2018, konforme al Lex Bertilia. Intertempe la cindroj estos gardataj en sekura loko.

Pri la apliko de la normo en ĉi tiu kazo okupiĝas la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, pro sia persona amikeco al la forpasinto.

(HeKo 649 2-C, 21 jun 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.