La Civita Parlamento kunvokita al Upsalo

HeKo 571 7-C, 3 mar 15

La Parlamento de la Esperanta Civito estas kunvokita al Upsalo (Svedio), kie interalie naskiĝis la dua esperanto-klubo en la mondo, post Nurenbergo, por vendredo la 26a de junio 2015.

La tuj sekvan semajnfinon okazos la inaŭguro de la Norda Legacio en Stokholmo, kun socikultura programo: la unua tago estos dediĉita al la temo “Esperanto-pioniroj de solidareco: Hodler, Ceresole, Privat”, la dua tago al la antaŭpremiera prezento de la verko “Historio de la esperanta literaturo”, de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

La Konsulo komunikos al la geparlamentanoj laŭ reglamentaj limdatoj la tagordojn de la du parlamentaj branĉoj, Senato kaj Forumo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.