La censado de la Esperanta Civito pri la jarkvino 2020-2024 estos preta je 30 novembro 2024, sed jam montriĝas rimarkinda kresko preskaŭ ĉie, laŭ la balotejoj. La Civitanaro tiom kreskis ke la Civito fariĝis senkonteste la plej multnombra subjekto laŭ individuoj, post UEA/TEJO: ekzemple SAT estas larĝe superita. Ankaŭ la proporcio, kiu antaŭ dudek kvin jaroj haltis je unu kontraŭ dudek favore al UEA, pliboniĝis, haltante je unu kontraŭ naŭ.
Laŭ procento la kresko estas plej rimarkinda en Afriko (inter 11,3% kaj 45%, laŭ la areoj). Sed ankaŭ en la Pacifika areo ĝi tanĝas 10%. En Eŭropo la situacio ne estas homogena: rekorda la iberia areo (plus 32%), tre kontentiga la mezeŭropa (plus 11%), malgranda aliloke (ne pli ol 3%), kun stagnado en la Mediteranea kaj eĉ regreso en la Balkana (la sola en minuso).
La kresko ŝajnas des pli granda, se oni konsideras ke dum la jarkvino (kiu inkluzivis la pandemion) mortis ĉirkaŭ sep procentoj de la Civitanaro je la lasta censado.
La Kapitulo ekzamenos la datumojn en sia venonta kunsido, 20 novembro 2024.