La Civito estas kreskanta produkta platformo

HeKo 700 4-C, 21 jan 19

“La Esperanta Civito estas kreskanta produkta platformo, tial ĝiaj paktintoj pli kaj pli investas ankaŭ ekster Eŭropo: en Afriko kaj Latin-Ameriko specife” deklaris la Konsulo, forironte al Meksiko kie li restos dum du monatoj, kunordigante kun la viconsulo pri informado diversajn investojn fare Pro Esperanto, LF-koop, Esperanta PEN-Centro kaj aliaj subjektoj en la cirkvito de la Pakto.

Estas rimarkinde ke Pro Esperanto produktis en Meksiko medalon el arĝento, okaze de la Zamenhofa jubileo en 2009, kiu fariĝis la unua moderna speso. Dua medalo estos pregita samloke, omaĝe al la ora jubileo de la revuo “Literatura Foiro”. Krome, la unika duobla KD, kie William Auld mem deklamas sian tutan ĉefverkon “La infana raso”, estis realigita ĝuste en Meksiko. Tiuj estas nur du el la ĝis nun okazintaj investoj.

Investo ne estas nur financa kaj produkta, sed ankaŭ publikrilata. Ekzemple c-ano Giorgio Silfer kun aliaj meksikaj intelektuloj firmigos la kunlaboron kun institucioj por la defendo de la indiĝenaj lingvoj.

Dum sia restado ekster Eŭropo la Konsulo daŭrigos la preparadon de la parlamenta sesio kunvokita al Italio por majo 2019, kaj okazonta en la konsilia aŭlo de gastiganta civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.