La "eraroj" en la Manifesto de Raŭmo

HeKo 306 5-A, 17 jul 06

Lastatempe prof. Jouko Lindstedt, la unua subskribinto de la Manifesto de Raŭmo, publike revenis al la historia dokumento per la subaj vortoj: “Mi ne interpretas la historian rolon de la Manifesto sammaniere kiel la Civito. Mi citu min mem:”

“Kiaj estis la eraroj de la Manifesto? Mi vidas unu grandan kaj unu malgrandan: La Manifesto subtaksis la minacon, kiun la konsumisma kulturo uzanta ĉefe la anglan lingvon prezentas al ĉiuj homaj kulturoj – inkluzive tiun de la anglalingvaj landoj mem, kiujn plagas unulingva fermiteco. Kompreneble ni pravis dirante, ke la angla en si mem ne estas malamiko de Esperanto – neniu lingvo estas. Sed tio ne pravigas fermi la okulojn antaŭ “misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado”, por reciti la Deklaracion de Tirese. Sociaj problemoj ne malaperas per ignorado.”

“La malgranda eraro estis prezenti la propedeŭtikan valoron de Esperanto kiel fakton pruvitan, eĉ memevidentan.”

“Do, mi konsentas, ke la mankhava analizo pri la rolo de la angla estis malforta punkto en la Manifesto.”

Komentarias c-ano Giorgio Silfer, dua subskribinto kaj kunverkinto de la Manifesto de Raŭmo en 1980: “La takso pri la rolo de la angla estis unu el la du ĉefaj kontribuoj de kolego Lindstedt al la Manifesto: ĉiu vorto en la dua paragrafo venas de li mem, escepte de la parentezo pri la franca lingvo, kiun mi proponis. La propedeŭtikeco de esperanto, kiel unu el la valoroj de nia lingvo, estis proponita de alia partoprenanto en la seminario, el kiu fontis la Manifesto, dum la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo: kolegino Alicja Sakaguchi. Kontesti tiun proponon sonus maljusta bagateligo de plurjaraj esploroj kaj eksperimentoj en la 1970aj, faritaj de Szerdahelyi, Frank kaj aliaj.”

“Ne estas vere, ke kolego Lindstedt interpretas alimaniere la Manifeston: simple li ne plu konsentas pri ĝia enhavo. Nu, ŝanĝo de opinio ne estas peko. Sed groteske estas (se fari gastronomian metaforon) aserti, ke viandon oni devas kuiri alimaniere – kiam de tri jardekoj la kritikanto mem fariĝis strikta vegetarano” konkludas prof. Silfer, kiu “lasas al la oficialaj proparolantoj de la Civito respondi eventuale pri la temo – sociaj problemoj”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.