La Esperanta Civito pri samseksemo

HeKo 370 5-C, 9 okt 08

En la Esperanta Civito pri samseksaj paroj okupiĝas la leĝo pri familia juro, definitive aprobita de la Senato la 25an de julio 2008, dum sesio en Bruselo. La revuo “Femina” 13 aperigis objektivan analizon pri la normoj ĉi-koncernaj.

Same kiel etneco, raso, lingvo, religio aŭ politika aparteno, la seksa orientiĝo neniom (mal)garantias pri la honesteco aŭ la inteligenteco de la koncernato. Ekzistas inteligentaj kaj honestaj ciganoj — kaj male; inteligentaj kaj honestaj nigruloj — kaj male; inteligentaj kaj honestaj esperantlingvanoj — kaj male; inteligentaj kaj honestaj atestantoj de Jehovo - kaj male; inteligentaj kaj honestaj socialistoj aŭ kristandemokratoj — kaj male; inteligentaj kaj honestaj gejoj — kaj male. Ĉiu individuo estas kazo per si mem.

Spegule al tio, same kiel akuzi judon pri ŝtelo ne nepre estas antisemitismo, akuzi gejon pri ŝtelo ne nepre estas homofobio. Kaj evidente akuzanto devas ĉiam pruvi siajn akuzojn.

(Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.