La Esperanta PEN asembleos dum KEF 2023

HeKo 812 8-B, 27 maj 23

La ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro estas kunvokita al Ĉaŭdefono je la 27a de julio 2023, okaze de Kultura Esperanto-Festivalo. Tion decidis la Komitato de la Esperanta PEN, kiu kunsidis en Budapeŝto 24 majo 2023, en ĉeesto de la prezidanto (Julian Modest, rezidanta en la hungara ĉefurbo), de la vicprezidanto (Giorgio Silfer) kaj de du pliaj PEN-anoj.

La Asembleo plenumos la statutajn devojn kaj elektos la novan Komitaton por la mandato 2024-26. Estas propono renovigi la nunan sed interŝanĝi la oficojn, precipe ĉar la venontaj jaroj povus kovri administre ĉiujn taskojn kaj responsojn lige kun PEN-mondkongreso organizata de nia PEN-centro, en formo de krozado.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.