La Esperanta PEN ne bojkotos Kolombion

HeKo 357 6-B, 29 maj 08

La esperanto-literaturo estos reprezentata en la PEN-mondkongreso en Bogoto, meze de septembro 2008, malgraŭ la alvoko de la Franca PEN bojkoti la kongreson en Kolombio. “Tamen estas kondiĉo: unusola delegito por la Esperanta PEN, en la persono de kolego Koffi Gbeglo, se PEN Internacia subvencios lian vojaĝon kaj liajn kostojn, kiuj estas tro altaj por malriĉa centro kiel la nia”, atentigas sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĵus reelektita kiel sekretario por la mandato 2008-2010, okaze de la hodiaŭa Asembleo de la Esperanta PEN en Vilno.

La nova prezidanto de Esperanta PEN-Centro estas sen. Perla Martinelli, la nova vicprezidanto c-ano György Nanovfszky. C-anoj Vinko Oŝlak kaj Giorgio Silfer lasis definitive la Komitaton. En la konstantaj komisionoj de PEN Internacia esperanton reprezentos dum ĉi tiu mandato: Nanovfszky kaj Oŝlak (Verkistoj por Paco), Trifonĉovski kaj Silfer (Lingvaj Rajtoj kaj Tradukarto), Martinelli kaj Conde Rey (verkistinoj). La revizoroj restas Georgi Mihalkov kaj Venelin Mitev.

La Asembleo decidis unuanime reproponi ankaŭ dum la venontaj jaroj d-inon Marjorie Boulton por la literatura Nobel-premio, kaj diskutis diversajn interesajn proponojn por la estonta aktiveco.

Partoprenis interalie Tomasz Chmielik, Aleksander Korĵenkov, Zlatoje Martinov kaj  Bertil Nilsson (tagprezidanto).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.