HeKo 316 7-B, 29 nov 06
La Slovena PEN-Centro alvokas al sia Internacia Konferenco, en Bledo, 28 marto — 1 aprilo 2007. La temo de la unua ronda tablo estos: “Minacataj lingvoj – malaperantaj kulturoj”; la dua ronda tablo traktos pri “Legado kiel socia evento”; dum la Pac-Komitato de PEN Internacia diskutos pri “La post-totalisma rezistado”. La debatoj okazos en la angla, franca kaj slovena, kun samtempa interpretado.
La Esperanta PEN-Centro estas oficiale invitita de la slovenaj gekolegoj. Principe la delegitoj estos nia prezidanto Vinko Oŝlak kaj nia vicprezidanto Giorgio Silfer. Ĉi-lasta preparas kontribuon por la ronda tablo de la Pac-Komitato, kies membro li estas.
La rolo de la “verkistoj por Paco” meritos ankaŭ diskuton. Se la PEN-komitato por la verkistoj en prizono delonge trovis sian dimension kiel organizo paralela al Amnestio Internacia kaj fakighinta pri verkistoj, la Pac-komitato bezonas trovi aktualan profilon. Certe la tradicia strebado al la interrilatigo de intelektuloj el popoloj en konflikto (kiel la palestina kaj la israela) restas prioritata; sed laŭ la esperanto-centro, PEN devus engaĝi sin pli multe sur la vojo de la neoficiala diplomatio.
Kiel kutime, dum la konferenco okazos akcepto fare de la prezidento de Slovenio.