Ĉu la Civito tenos siajn pordojn tute malfermaj por aliĝontaj establoj, aŭ ne? Se la proponata Direktivo Barikumutima aprobiĝos, ili rimarkeble fermiĝos… Laŭ ĝia financa klaŭzo, aliĝonta establo devos deponi “kvanton da spesoj” ĉe la konto de la Kortumo “por pagi la administrajn kostojn de la Kortumo, okaze de eksiĝo/eksigo el la Pakto”. Pri kio fakte temas?
La propono celas meti ordon kaj klarecon en aliĝoproceduro kiu nuntempe estas sufiĉe konfuza. Fakte, neniu tute certas kiel establo aliĝas kaj malaliĝas al la Civito, tiel ke kelkaj kontraŭcivitistoj asertas, ke ne eblas malaliĝi el la Civito. Ankoraŭ nun, la fonda Pakto por la Esperanta Civito ne inkluzivas financajn kondiĉojn por aliĝo kaj nur asertas ke retiriĝo postulas verdikton de la Kortumo (kvankam ne certas, ĉu Esperanto Radikala Asocio atendis tiun verdikton). Ekzistas en la retejo de la Civito iu Direktivo Amstad pri la financoj de la Kortumo, kiu mencias deponon ĉe la Civita Banko, sed ĝi estas malaŭtenta kaj malhavas eĉ daton de promulgo. Jen plia pruvo, kial necesas aprobi la proponatan modifon de la Senata Reglamento por fiksi la promulgoproceduron, kaj simile reformi la reglamenton de la Forumo. Sekve, tiu postulo de depono neniam vere aplikiĝis, kaj oni provas nun efektivigi ĝin per tiu nova direktivo.
La propono pravigas sin per diskutinda premiso: “la Esperanta Civito kreskas”. Fakte, la nombro de establoj stagnas pro forpelo de establoj ne partoprenantaj la Forumon dum du jaroj kaj sekva apliko de art. 5 de la Foruma Reglamento. Ĝis nun 8 establoj estis eksigitaj laŭ tiu proceduro. Tamen, la propono asertas ke estas amasoj da organizoj frapantaj la pordon de la Civito kaj avidantaj ĝian monon. Ĉu?
En mia opinio, se tiu propono aprobiĝos tia kia ĝi nun estas, la Civito pafos sian propran piedon: anstataŭ instigi aliĝon al la Pakto, ni malinstigos ĝin. Por kio? Ĉefe por protekti la ekonomiajn interesojn de jam aliĝintaj establoj kiel la proponanta Afrika Esperanto-Instituto. Tiel ili, kiuj neniom devis pagi, similiĝas al eksaj enmigrintoj, kiuj volas malsolidare fermi la pordon trairitan de ili mem al pli novaj enmigrantoj.
Estus dece, ke aliĝonta establo prezentu sian statuton, bilancon kaj spezkalkulon, sed estus ankoraŭ pli dece se la Civita Banko mem prezentus sian bilancon kaj spezkalkulon al la Parlamento, kion ĝi ankoraŭ ne faras. Kial establo devas pruvi sian financan sanon al konsorcio, kiu ne reciprokas la saman informon kaj ne donas ĝin eĉ al siaj superaj organoj?
Des malpli instigas aliĝon la fakto, ke la Civito ne diskonigas la servojn kiujn donos la Civita Banko al establoj, malgraŭ artikolo de la Ĉarto laŭ kiu la Banko “subtenas projektojn kaj iniciatojn kadre de la Pakto”. Tamen neniam estas publikigataj la karakterizoj kaj kondiĉoj de tiuj subtenoj. Neniu raportas al iu ajn, kiom da mono estas uzita por kio.
Resume: la financa klaŭzo de la propono Barikumutima estas nepre forstrekenda. La plej bona maniero por ke neniu eluzu la “materiajn riĉaĵojn” de la Civito, ne nur suspektindaj enmigrantoj sed ankaŭ jamaj indiĝenoj, estas pli da financa travidebleco. Kaj plie, la Forumo reformu sian Reglamenton laŭ la maniero proponata en la modifo de Senata Reglamento, por ebligi virtualajn kunsidojn tiel ke forumanoj pli facile partoprenu kaj ne estu aŭtomate eksigataj. Nur tiam la Civito vere kreskos.
Komentoj
19a Dec 2025 Ven - 14h21
De longe ĉiu nova aliĝanto al la Pakto aĉetas spesojn laŭ la respektiva kontingento de la monda banko: ok, kvar, du, aŭ unu. Pri tio ne tiel gravas la nuna direktivo: la du aliĝontoj okaze de la baldaŭa Forumo jam aĉetis siajn spesojn, kiuj restos kiel depono ĉe Pro Esperanto. Ja sufiĉas direktivo Amstad por reguligi ĉi tiun temon.
La grava novaĵo de la propono Barikumutima estas la listo de la kondiĉoj plenumendaj por peti la aliĝon, unuavice havi juran personecon; kio estas tute ordinara kondiĉo en la nuna situacio.
La Civita banko prezentas sian financan raporton al la reprezentanto de la Kapitulo ĉe la fonduma/sa konsilio: kutime temas pri la Konsulo mem, ĉi-mandate la Unua Vickonsulo. Per la komuniko al tiu reprezentanto Pro Esperanto plenumas sian devon, laŭ Lex Argentaria.
Aldonu komenton