La filozofio de paco: de Kant ĝis esperantismo

HeKo 801 9-B, 5 dec 22

“La filozofio de paco de Kant ĝis esperantismo” estas la temo de seminario, en du semajnfinoj, preparata de prof. Giorgio Silfer por Afrika Esperanto-Instituto. Ĝi disvolviĝos en la Tanganika Esperanto-Domo de Buĵumburo, sed eblos ankaŭ ripeti ĝin en la franca, eventuale en universitato..

Pri la antaŭprojekto hieraŭ c-ano Silfer sondis institucion en Tiĉino, kies fondinto studis en la Supera Komerca Lernejo de Belinzono, kie instruis Edmond Privat, ankoraŭ memorata tie kiel vera apostolo de paco. La institucio jam mecenatis foje al Itala Interlingvistika Centro.

La Konsilio de AEI (du kolektivaj membroj: la paktintaj establoj SIPU kaj KCE) kunvenos por aprobi la projekton en sia definitiva formo. Esperantlingvaj pacifistoj estas bonvenaj por la redaktado. Bonvolu skribi al aei ĉe esperantio.net

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.