Ne plaĉas al la Neŭŝatela kantono kaj respubliko ke Kultura Centro Esperantista estas bone administrata kaj neniam petas subvencion el la ŝtato: ĝiaj impostaj pretendoj, bazitaj nur sur la proprieto de kvaretaĝa domo, malekvilibrigas la spezkalkulon de la neprofitcela societo, cetere neniom helpata de la malnova Esperantio.
Spite al la fisko, la saldo de la spezkalkulo 2025 rezultus sen ruĝaj ciferoj esence pro la fakto ke KCE ne havas dungitojn, kaj ĝi ĉerpas nur el la deĵorfortoj interne al la konsorcio de la Esperanta Civito, plejparte tute volontulaj (do ne salajrataj, eĉ ne almenaŭ subsalajrataj kiel la TEJO-volontuloj en Roterdamo). Konservi financan ekvilibron estas tre granda peno, kiun la KCE-Komitato frontas tre kuraĝe kaj persiste.
C-ano Giorgio Silfer, sekretario en lasta mandata jaro, ne miras pro la obtuzeco de homoj kaj institucioj, menciante historian epizodon: “La Svisa Ruĝa Kruco kutime ricevadis milionon kaj duonon da frankoj jare pro legacoj, donacoj kaj almozoj, grandparte anonimaj. Iu nova sekretario rimarkis ke en Ĝenevo situas tute bonstata, apenaŭ uzata, laboratorio posedata se SRK: valoro kvincent mil. Li sukcesis vendi ĝin je tioma prezo. Rezulte, dum tiu jaro la anonima mecenata kampanjo liveris nur milionon: mankis ĝuste tiu vendogajno. Moralo: se vi volas ricevi monon por neprofitcela societo, konduku ĝin preskaŭ al bankroto; per bona administrado vi ricevas eĉ ne dankon.”