HeKo 523 8-C, 6 jan 13
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto havos ordinaran kunvenon en Svislando fine de februaro 2013, laŭ ĵusa kunvoko de ĝia prezidanto, sen. Marie-France Conde Rey.
En la tagordo situas regia raporto pri la du nemoveblaĵoj en la neŭŝatela kantono kaj la nemoveblaĵo en Andaluzio, kaj pri estantaj projektoj en Burundio, Italio, Germanio. Tio kupliĝas al superrigardo pri la financa situacio.
Krome la Konsilio ekdiskutos pri la proponoj de novaj produktoj de la Civita banko.