La fonduma konsilio de Pro Esperanto ĝis 2025

HeKo 813 9-C, 6 jun 23

Laŭ direktivo Maĝarova pri la Domoj, aprobita de la Forumo de la Esperanta Civito 9 aŭgusto 2021, la establoj kies nemoveblaĵoj estas flegataj de Pro Esperanto (kiel regio) rajtas kandidatigi propran reprezentanton al la fonduma konsilio. Tiun rajton ĵus aplikis Kultura Centro Esperantista kaj Kooperativo de Literatura Foiro.

Hodiaŭ KCE komunikis ke ĝi sentas sin reprezentata de c-ano Pierre Berger; samtempe LF-koop komunikis ke ĝin reprezentas sen. Marie-France Conde Rey. Ili ambaŭ estas jam konsilianoj, kune kun sen. Carmine Dello Spedale (naskita en Afriko kaj vivinta en Eritreo ĝis sia plenaĝiĝo).

La fonduma konsilio estas renovigebla, per kooptado laŭ kandidatigoj fare de la Kapitulo kaj de la establoj rajtaj laŭ direktivo Maĝarova, komence de ĉiu parlamenta mandato: do en marto 2025, se la Senato ne decidos fermi anticipe la mandaton, okaze de la parlamenta sesio en Svislando, 29 julio 2023.

La valoro de la nemoveblaĵoj flegataj de Pro Esperanto (en Svislando, Hispanio, Burundio) superas tridek mil spesojn (du milionojn kaj sepcent mil svisajn frankojn).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.