La forgesita domo estas plu vendata

HeKo 815 8-A, 3 jul 23

Dum la lastaj monatoj scivolemuloj sin turnis al fondumo Pro Esperanto (FPEF) por peti informojn pri la stato de la domo en strato Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo, vendata de la Universala. Plej ofte ili estas transdonitaj al FPEF de “Heroldo de Esperanto”, al kies redakcio iu eĉ skribis: “Mi komencas havi dubon ĉu la domo estas ankoraŭ vendata: oni entute silentas pri la vaka Centra Oficejo en la ĵusa jar-raporto de UEA; pro tiu dubo mi eĉ suspektas esti dupo, kiel individua membro…”

FPEF ne interesiĝas pri tiu domo, ĉar ĝia posedanto ne aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito. Iu demandis ĉu la Civito ne povus lui tie lokalon por la okcidenta legacio, anstataŭ Bruselo: tio ne estas en la planoj de la Kapitulo, krome la luo en Bruselo estas tiel malalta kaj la servoj en la ejo tiel multaj, plus la prestiĝo de la urbo, ke la senlifta 136-jara domo en Roterdamo estus neniom konkurenca.

Pri la vendo de tiu domo estas komisiita la maklerista kompanio Ooms, kaj la koncernaj detaloj legeblas interalie ĉi tie: https://www.fundainbusiness.nl/kantoor/rotterdam/object-42115199-nieuwe… . Danke al tiu retpaĝo oni ekscias ke la komenca vendoprezo esti 1.800.000 eŭroj, sed ĝi jam falis sub milionon kaj duonon: eble sufiĉus dekmilo por ĉiu aĝjaro de la nemoveblaĵo. Ŝajnas ke oni ne strebas al eksterlanda kliento (krom flandra aŭ surinama), ĉar ĉio estas klarigita nur en la nederlanda; aŭ eble oni fidas pri aŭtomata tradukado.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.