La Forumo honoris Amikejon

HeKo 362 8-C, 26 jul 08

La Forumo, nome la dua branĉo de la Parlamento de la Esperanta Civito, dediĉis sian ordinaran sesion 2008 precipe al la Honortago pri Amikejo, kiu disvolviĝis voste al la asembleo, hodiaŭ en Bruselo.

Estis fruktodona ankaŭ la asembleo de la paktintoj: ĝi aprobis amendon al la Pakto, kiu nun estas pli kongrua al la respekto por la virinoj; ĝi akceptis la aliĝon de EFEN, la landa asocio en Niĝerio; ĝi prokrastis la decidon pri Centro Sivron en Jerusalemo. Ĝis nun estas dudek naŭ la establoj kiuj petis la aliĝon al la Pakto; ne ĉiuj estis akceptitaj, kaj kelkaj intertempe ĉesis ekzisti; nur unu eksiĝis: Esperanto-Radikala Asocio, jam en aŭtuno 1998.

La Honortago pri Amikejo ekis per saluto de c-ano Jean-Marie Jacques, ĝenerala sekretario de “Senlime”, la esperanto-societo kiu regule kunvenas en La Calamine, la urbeto de iama Amikejo. La saluton, kun pluraj historiaj referencoj, komplementis bela ekskurso tra la jardekoj kaj tra la lando, per nederlanda 12-minuta filmo. Sekvis la festparolado de la Konsulo.

En sia festparolado prof. Giorgio Silfer perspektivis, pli ol retrospektivis, kvankam li pritraktis la historian epizodon de Amikejo. C-ano Silfer apudigis la centjaran jubileon de Amikejo al la 60-jara de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kaj al la dekjara de la Pakto. Li specife okupiĝis pri la Homaj Rajtoj, reference al kvar artikoloj de la Universala Deklaracio: la unua, la dua, la dudekunua, la dudekoka. Li skizis pri la rolo de la Esperantianoj, tio estas la Esperanta civitanaro, kiujn koncernas la tuta deklaracio, ne nur la demando pri lingva diskriminacio. Lia festparolado, legebla en la aŭgusta numero de “Literatura  Foiro”, estis longe aplaŭdata.

Post la festparolado, Anjo Amika premiere kantis la poemon “Popol” ni estas, ne movado nura” de la proleta poeto Emeriko Baranyai (Emba).

La sesio estis fermita per tre bongusta bankedo,  ĉe najbara restoracio kiu por la okazo gastigis nur la esperantistaron.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.