C-ino Manuela Blanco, sekretario de Esperanta Naturamikaro (ENa), estis gastigita de la Esperanto-Klubo de Gotenburgo, 18-21 februaro 2026, kie en tre agrabla etoso ŝi prezentis la aktivecon de la asocio, por kiu gravos ankaŭ la Skandinava Esperanto-Domo, posedata de Esplora Instituto de Esperantologio en Lesjöfors, ĉar en ĝi ENa zorgos pri la loĝiga servo, kun idealaj kondiĉoj por ekskursoj, en kvieta kaj inspira norda naturo.
Dum la renkontoj la gotenburganoj aŭskultis pri la eblecoj kunlabori por turismaj kaj ekologiaj projektoj. C-ino Blanco emfazis, ke la naturamika movado kaj Esperanto havas komunajn radikojn en la deziro al paco kaj monda interkompreno. La lokaj klubanoj montris grandan intereson pri la estontaj aranĝoj en Lesjöfors, vidante en ĝi ponton inter la sud-eŭropaj kaj skandinavaj naturamikoj.
Ĉi tiu vizito ne nur fortigis la ligojn inter ENa kaj la sveda esperantistaro, sed ankaŭ malfermis novajn pordojn por estontaj komunaj iniciatoj en la nordo.
La Gotenburga klubo bonvenigis Manuelan Blanco
HeKo 903 7-B, 25 feb 26
— ENa-sekretario