La interŝemida milito dividas la PEN-Asembleon

HeKo 846 7-B, 26 sep 24

Rezolucio pri esprimlibero en Palestino kaj Israelo, proponita unuavice de la angla PEN, dividis la kongreson hodiaŭ, en ĝia tria tago. La germana kaj la pola centroj deklaris kontraŭan voĉon, taksante la tekston misekvilibra.

C-ano Giorgio Silfer intervenis nome de la Esperanta PEN, per aprezo pri la fakto ke ĝuste la anglaj kolegoj proponas la rezolucion. Historian responson pri la situacio ne havas Germanio, sed la Brita Imperio, ekde siaj kontraŭdiraj promesoj al araboj kaj al cionistoj (Balfour-deklaro) dum la unua mondmilito, ĝis la ambigua mencio pri israela retreto el okupitaj teritorioj en la angla teksto de la UN-rezolucio en 1967, kompare kun la franclingva. Ankaŭ li trovis la proponitan tekston ne ekvilibra, kaj anoncis nepartoprenon en la voĉdonado, nome de la profesiaj verkistoj en esperanto.

Alternative li sugestis ne aprobi Asemblean rezolucion, sed afiŝi deklaron pri kiu responsus ne PEN Internacia sed la unuope subskribintaj delegacioj. La proponintoj tamen insistis pri voĉdonado, kio kaŭzis la sindetenon de pluraj delegacioj, en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. La Asembleo restis tiel dividita: la aprobon determinis la favora sinteno de la usona PEN.

La interveno kaj pozicio de la esperanta delegito vekis la admiron de multaj gekolegoj, inkluzive de la favoraj al la rezolucio.

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.