La israela kazo kaj "lingva demokratio"

HeKo 684 8-C, 21 jul 19

La Parlamento de Israelo ĵus aprobis leĝon, kiu ŝajnas taŭga por konduki al skizofrenio certajn esperantistojn. Temas pri ambigue interpretebla ŝanĝo de la lingva reĝimo en la lando.

Unuflanke, la ĝisostaj finvenkistoj, malamikoj de la angla lingvo, devus ĝoji, ĉar la angla ne estas plu oficiala en la ŝtato. Kompreneble ĝi ne estas malpermesata, kaj ĝi restas unu el la plej komprenataj en la lando (kvankam malpli ol la rusa, pro la olimoj). Tamen ĝi malaperos el la oficialaj dokumentoj, unuavice el la bankbiletoj kaj el la vojŝildoj. Per tiu parlamenta decido, forte dezirata de la nuna registaro, fermiĝas preskaŭ jarcenta epoko: ja la angla envenis Palestinon pro la atribuo al la Brita Imperio (tiam ankoraŭ vere imperia) de teritorio sub mandato de Ligo de Nacioj. Do unu landon malpli en la angla ekumeno.

Sed kun la angla, ekde la 1920aj, apudvivis du aliaj lingvoj: la (nov)hebrea kaj la araba. La fino de tiu epoko signifas ankaŭ la maloficialigon de la araba. Kaj dum la anglalingvanoj (kontraŭ kiuj la cionistoj relative ofte pafis) foriris de longe, arablingvanoj daŭre vivas en Israelo, eĉ konsistigas fortan minoritaton. Tiom ke, se hodiaŭ ekestus du ŝtatoj en Palestino, certe unu estus plene araba, dum la alia ne povus esti plene hebrea.
La decido de la israela parlamento devus embarasi tiujn kiuj pledas por “lingva demokratio”, se tiu esprimo indikas respekton por la minoritatoj, kaj ne estas nur vaka formulo por ial pravigi la ekziston de neregistara internacia organizo nomata UEA, kun individuaj membroj kulturpolitike motivitaj, ne plu per la pacifismo de Hodler kaj Privat, sed per la pragismo de Fettes.
Lingvopolitiko restas ankoraŭ tiel akcesora fako, ke certe prezidento Trump ne zorgos pri la senrangigo de la angla, ĝuste kelkajn semajnojn post la agnosko de li donita al Israelo, per la inaŭguro de la usona ambasado en Jerusalemo. Kvankam ĝuste la usona delegacio protestis pro la Unesko-rezolucio kiu arabigas ĉiujn toponimojn en Jerusalemo: do ia konscio pri la problemaro tamen ekzistas.
Efektive estas malagrable, kiam lingvoj ne gajnas sian rangon per muziko, kulturo aŭ eĉ sporto kaj gastronomio (kiel okazis kaj plu okazas por la itala, sen bezono de parlamenta normigo), sed ili fariĝas parto kaj rimedo por naciisma taktiko. Des pli ke tiam la kontraŭa movo plu rilatas al alia ŝovinismo.
Se mi havus la (mis)ŝancon esti ŝemido en Israelo, mi elektus alian strategion. Mi batalus por ke la tuta socio konsistu el dulingvuloj, arabe kaj hebree. Certe gramatike kaj leksike ne perfektaj (ĉu la olimoj mem plene posedas la hebrean?), sed homoj avangardaj. Kaj tio estus mia maniero esprimi malkonsenton; eĉ sen bezono de “lingva demokratio”.
(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.