La Junulara inter la formala kaj la bizara

HeKo 744 1-A, 17 sep 20

Kvankam naskite en iama SAT-medio, ekde la 1950aj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pli kaj pli asimilis la organizan kulturon de la Universala, kies sekcio TEJO daŭre estas. Grava parto de tiu kulturo estas formalismo: la gvidaj organoj uzas multe da tempo pro demandoj rilate al la proceduro; en TEJO, al tiuj ligitaj kun la tagordo aldoniĝas novaj, dependaj de psikologia faktoro.

Certe estas bone kompreni kiom da membroj havas la asocio kaj zorgi pri la enhavo de enketilo destinota al (duon)dormantaj landaj sekcioj. Sed se prave tiuj temoj rabas tempon, estas kurioze ke multe pli gravaj ricevas nenian atenton kaj aperas praktike sendiskutaj decidoj kun rimarkinda politika valoro.

Efektive ankaŭ tio estas parto de la UEA-kulturo: multaj ĝojis pro la Unesko-eldonaĵo “De ideoj al agoj” en nia lingvo, sed neniun (en la Universala mem) atakis la dubo pri eventuala politika impliko pro la fakto ke tiu verko estas dulingva: ĉina-esperanta, kaj ne nur esperantlingva, kvazaŭ sponsorus ne Unesko, sed unu specifa konstanta membro de la UN-Konsilio Sekureca.

Lasta simila ekzemplo koncernas la Junularan. B-komitatano (sed ne B kiel Bedaŭrinde) kunsidis kun ĉefoficisto de EFAy (Junularo de Eŭropa Libera Alianco) kaj proponis partneriĝon kun TEJO. Probable tre malmultaj scias ke ELA estas konsorcio de diversaj secesiemaj partioj: pluraj kun preskaŭ nur pitoreska signifo, sed kelkaj kun EU-parlamentanoj; la plej gravaj estas la plej sendependisma en Katalunio (Esquerra Republicana) kaj ĝia ekvivalento en Skotlando (Scottish National Party).

Partneriĝo en tiu kazo signifus ke TEJO (almenaŭ implice) subtenas la politikan strategion de la sendependistoj; kio estus des pli rimarkinda, ĉar ne rezultas analoga apogo al aliaj parti(ar)oj, eĉ ne al tiuj kiuj uzas esperanton en siaj retejoj (kiel la Verduloj) aŭ iel pledas/pledis por ĝi en sia balotprogramo (kiel la Transnacia Radikala). Pri tiu hipotezo de partneriĝo rezultas neniu konsultiĝo interne al TEJO, certe ne kun ĝia hispana landa sekcio; ĉu almenaŭ kun la kataluna? ĉu almenaŭ kun la unusola hispana ŝtatano en la Estraro?

Laŭ la organiza kulturo en la Esperanta Civito tiaj demarŝoj estas enorme pli gravaj ol la membrokvanto (kvankam ankaŭ ĉi tiu gravas, unuavice por garantii regulecon en la balotoj) aŭ la maniero sin prezenti salute (por ni sufiĉas “Ĉaŭ!” kun rideto). Plej bizara ne estas la diskreteco de tiaj demarŝoj, sed la indiferento pri ili fare de la respektivaj Komitatoj…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.